LTE (telekomunikado)

Landoj ekipitaj de retoj per LTE (frua 2018):
  •  komercaj retoj
  •  elvolvantaj retoj
  •  testataj retoj
  • En telekomunikado, LTE (angle: Long-Term Evolution, esperante: Longtempa evoluado) estas normo pri komunikado per sendrata larĝa bendo por porteblaj aparatoj kaj datenterminaloj, bazitaj sur GSM/EDGE kaj UMTS/HSPA-teĥnologioj. Ĝi pliigas la kapablon kaj rapidecon uzante alian radiointerfacon kune kun kernaj retoj plibonigoj[1][2]. La normo estis elvolvita de 3GPP (3a Projekto pri Kunlabora Generacio) kaj estas specifita en sia Eldono 8 dokumenta serio, kun malgrandaj plibonigoj priskribitaj en Eldono 9. LTE estas la ĝisdatiga vojo por portondoj kun ambaŭ GSM/UMTS-retoj kaj CDMA2000-retoj.

    La celo de LTE estas ebligi la uzadon de larĝa bendo, uzante la sperton akiritan en retoj 3G por ebligi rapidan kaj ĝisdatigeblan evoluon de finaj punktoj al veraj retoj de 4-a generacio "LTE Advanced " (Antaŭeniĝa LTE), kiu celas atingi eĉ pli altajn rapidojn (> 1 Gbit/s).

    Notindas, ke malsamaj LTEaj frekvencoj kaj bendoj estas uzataj en diversaj landoj, kio povus krei problemojn por tranaciaj vojaĝantoj.

    1. An Introduction to LTE (Enkonduko al LTE) (angle). 3GPP LTE Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2021-04-01. Alirita 3a de decembro 2010.
    2. Long Term Evolution (LTE): Teĥnika superrigardo (angle). Motorola. Alirita 3a de julio 2010.

    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search